top of page

 La vojaĝo al Konstantinopolo daŭris inter tri kaj kvar monatoj, kaj la grupo konsistis el Bahá'u'lláh kaj Liaj familianoj kaj dudek ses disĉiploj. Alveninte en Konstantinopolon ili estis malliberigitaj en malgranda dometo multe tro malvasta por ili. Poste ili ricevis iom pli bonajn loĝejojn, sed post kvar monatoj ili estis denove eksigitaj, tiufoje en Adrianopolon. La vojaĝo al Adrianopolo, kvankam daŭranta nur kelkajn tagojn, estis la plej terura el ĉiu kiujn ili ĝis nun travivis. Neĝis peze dum granda parto de la tempo, kaj ĉar ili ne havis komfortajn vestojn kaj nutraĵon, iliaj suferoj estis grandegaj. Dum la unua vintro en Adrianopolo, Bahá'u'lláh kaj Lia familio, nombranta dekdu personojn, estis lokitaj en malgranda triĉambra dometo, senkomforta kaj insektoplena. Printempe oni donis al ili pli komfortan loĝejon. Ili restis en Adrianopolo dum pli ol kvar kaj duono da jaroj. Tie ĉi Bahá'u'lláh rekomencis Sian instruadon kaj arigis ĉirkaŭ Si grandan sekvantaron. Li publike anoncis Sian mision kaj estis entuziasme akceptita de plimulto de la babanoj, kiuj post tio iĝis konataj kiel bahaanoj. Tamen, malplimulto sub la gvidado de la duonfrato de Bahá'u'lláh, Mírzá Yahyá, ekkontraŭstaris Lin furioze kaj unuiĝis kun siaj iamaj malamikoj, la ŝijaistoj, por konspiri por Lia faligo. Sekvis grandaj malfacilaĵoj, kaj fine la turka registaro forigis kaj la babanojn kaj la bahaanojn el Adrianopolo, ekzilante Bahá'u'lláh'n kaj Liajn sekvantojn en Akreon, en Palestino, kie ili alvenis (laŭ Nabíl) (6) la 31an de aŭgusto 1868 ; kaj Mírzá Yahyá kun sia partio estis sendita en Cipron.

 En Konstantinopolo kaj Adrianopolo

bottom of page