top of page

Tiu ĉi terura malliberigo daŭris kvar monatojn, sed Bahá'u'llàh kaj Liaj amikoj restis fervoraj kaj plenaj de entuziasmo, en plej granda feliĉeco. Preskaŭ ĉiutage unu aŭ kelkaj el ili estas torturitaj aŭ mortigitaj kaj la aliaj estas rememorigitaj ke ilia vico povus veni la sekvantan fojon. Kiam la ekzekutistoj venis por kunpreni unu el la amikoj, tiu kies nomo estis elvokita simple dancis pro ĝojo, kisis la manojn de Bahá'u'lláh, ĉirkaŭbrakis la aliajn samkredantojn kaj kun ĝoja fervoro rapidis al la martiriĝejo.

Estis nerefuteble pruvite ke Bahá'u'lláh ne partoprenis en la komploto kontraŭ la ŝaho, kaj la rusa ministro atestis la purecon de Lia karaktero. Krome, Li estis tiel malsana, ke oni atendis Lian morton. Tial, anstataŭ kondamni Lin je morto, la ŝaho ordonis ekzili Lin en Irak-Arabujon en Mezopotamio, kaj tien Bahá'u'lláh ekiris, du semajnojn poste, akompanata de Sia familio kaj nombro de aliaj kredantoj. Ili terure suferis pro malvarmo kaj aliaj malfacilaĵoj dum la longa vintra vojaĝo, kaj venis en Bagdadon en stato de preskaŭ kompleta senhaveco.

Tuj kiam Lia sano permesis, Bahá'u'lláh komencis instrui demandantojn, kuraĝigi kaj admoni la kredantojn, kaj baldaŭ paco kaj feliĉeco ekregis inter la babanoj. (3)Tio ĉi, tamen, mallonge daŭris. La duonfrato de Bahá'u'lláh, Mírzá Yahyá, konata ankaŭ kiel Subh-i-Azal, venis Bagdadon, kaj baldaŭ poste komemis okazi malpacoj, sekrete instigitaj de li, simile al la diferencoj kiuj aperis inter la disĉiploj de Kristo. Tiuj ĉi malpacoj (kiuj poste, en Adrianopolo, iĝis malkaŝaj kaj furiozaj) estis tre dolorigaj al Bahá'u'lláh, Kies sola celo en la vivo estis starigi unuecon inter la popoloj de la mondo.

 Ekzilo en Bagdadon

bottom of page