top of page

Mírzá Husayn `Alí, Kiu poste alprenis la titolon Bahá'u'lláh (1) (t.e. Gloro de Dio) estis la plej aĝa filo de Mírzá `Abbás el Nuro, veziro aŭ ŝtatministro. Lia familio estis riĉa kaj distingita ; multaj ĝiaj membroj okupis gravajn postenojn en la registaro kaj en la Civila kaj Milita Servoj de Persujo. Li estis naskita en Teherano, la ĉefurbo de Persujo, la 12an de novembro 1817(2) inter la sunsubiro kaj sunleviĝo. Li neniam vizitis lernejon aŭ kolegion, kaj la negranda edukado kiun Li ricevis estis donita hejme. Malgraŭ tio, estante ankoraŭ infano Li elmontradis mirindajn saĝecon kaj scion. Kiam Li estis ankoraŭ junulo Lia patro mortis, lasante al Li la respondecon por Liaj pli junaj gefratoj, kaj por prizorgado de la vastaj familiaj posedaĵoj.

Unufoje `Abdu'l-Bahá, la plej aĝa filo de Bahá'u'llàh, rakontis al la aŭtoro la sekvantajn detalojn pri la frua juneco de Sia Patro :

De la juneco Li estis rimarkinde afabla kaj grandanima. Li treege amis la eksterdoman vivon, kaj pasigis plej multe da tempo en la ĝardeno aŭ en kampoj. Li havis eksterordinaran allogpovon, kiun ĉiuj sentis. Homoj ĉiam amasiĝadis ĉirkaŭ Li. Li estis ĉirkaŭata de ministroj kaj korteganoj, kaj ankaŭ infanoj havis grandan simpation al Li. Kiam Li havis la aĝon de apenaŭ dektri aŭ dekkvar jaroj, Li iĝis konata pro Sia instruiteco. Li paroladis pri ĉiaj temoj kaj solvadis ĉiajn problemojn prezentitajn al Li. En grandaj kunvenoj Li diskutadis kun ulemoj (elstaraj mulaoj) kaj eksplikis malfacilajn religiajn demandojn. Ĉiuj ili aŭskultadis Lin kun grandega intereso.

Kiam Bahá'u'lláh havis la aĝon de dudek du jaroj, Lia patro mortis, kaj la Registaro deziris ke Li okupu la postenon de la patro, kiel estis kutime en Persujo, sed Bahá'u'lláh ne akceptis la  proponon. Tiam la ĉefministro diris : "Lasu lin trankvila. Tia posteno estas malinda je li. Li celas ion pli altan. Mi ne povas ekkompreni lin, sed mi estas konvinkita ke li estas destinita por ia alta sorto. Liaj pensoj ne similas la niajn. Lasu lin sola."

 Naskiĝo kaj Frua Juneco

bottom of page