top of page

La Skribaĵoj de Bahá'u'llàh estas treege ampleksaj en sia multobjekteco ; ili pritraktas ĉian fazon de homa vivo, individua kaj socia, aferojn materialajn kaj aferojn spiritajn, interpretadon de antikvaj kaj modernaj sanktaj skriboj, kaj entenas profetajn antaŭdirojn pri estonteco proksima kaj malproksima.

La amplekso kaj ĝusteco de Lia scio estas mirinda. Li kapablis citi kaj klarigi Sanktajn Skribojn de diversaj religioj konatajn de Liaj korespondantoj kaj demandantoj, en konvinka kaj aŭtoritata maniero, kvankam laŭscie Li neniam havis eblon konatiĝi kun multaj el la koncernaj libroj. Li deklaras, en la Epistolo al Filo de Lupo, ke Li neniam legis la Bayánon, kvankam en Siaj propraj Skribaĵoj Li elmontris plej perfektajn konon kaj komprenon de la Baba Revelacio. (Báb, kiel ni vidis, deklaris, ke Lia Revelacio, la Bayán, estas inspirita kaj devenis de "Tiu, Kiun Dio malkaŝos" !) Esceptante sole la vizitojn de profesoro Edward Granville Browne, kun kiu Li havis en 1890 kvar intervjuojn, ĉiun daŭrantan de dudek ĝis tridek minutoj, Li neniam havis okazon interparoli kun kleraj Okcidentaj pensuloj, tamen Liaj Verkoj elmontras mirindan komprenon de la sociaj, politikaj kaj religiaj problemoj de la Okcidento, kaj eĉ Liaj malamikoj devis konfesi ke Liaj saĝo kaj scio estis senkomparaj. La konataj kondiĉoj de Lia longa mallibereco esceptas ĉian dubon ke multa scio elmontrita en Liaj Verkoj devis esti akirita el ia spirita fonto, tute sendependa de la ordinaraj maniero de studado kaj lernado kaj de libroj aŭ instruistoj. 

Kelkfoje Li skribis en la moderna persa lingvo, la ĉiutaga lingvo de Siaj samlandanoj, kiu estas grandparte miksita kun la araba. Alifoje, turnante Sin al kleraj zoroastranoj, Li skribis en la plej klasika persa lingvo. Li ankaŭ skribis kun sama flueco arabe, foje en la plej simpla lingvo, foje per klasika stilo iom simila al tiu de la Korano. Lia perfekta kono de tiuj diversaj lingvoj kaj stiloj estis rimarkinda pro kompleta manko de literatura edukado.

En kelkaj el Liaj Verkoj la vojo de sankteco estus difinita per tiel simplaj esprimoj ke "irante sur tiu vojo, eĉ malsaĝuloj ne eraros" (Jesaja XXXV, 8). En la aliaj estas multe da poezia figuro, profunda filozofio kaj aludoj al la islamanaj, zoroastranaj kaj aliaj sanktaj libroj, aŭ al la persaj kaj arabaj literaturo kaj legendoj, kiajn ĝuste taksi povas nur poeto, filozofo aŭ klerulo. Ankoraŭ aliaj koncernas la progresintajn stadiojn de la spirita vivo kaj povas esti komprenitaj nur de tiuj kiuj jam trapasis la komencajn stadiojn. Lia Verkaro similas malavaran tablon provizitan per manĝaĵoj kaj bongustaĵoj kiuj konvenas al la bezonoj kaj gustoj de ĉiuj, kiuj estas sinceraj verserĉantoj.

Tio estas la kialo ke Lia Kredo havis efikon inter kleruloj kaj edukituloj, spiritaj poetoj kaj famaj verkistoj. Eĉ kelkaj inter la gvidantoj de la sufanoj kaj de la aliaj sektoj, kaj kelkaj ministroj kiuj mem estis verkistoj, estis ĉarmitaj per Liaj vortoj, ĉar ili superis kreaĵojn de ĉiuj aliaj verkistoj per la dolĉeco kaj per la profundeco de spirita signifo.

Liaj Skriboj

bottom of page