top of page

En tiu tempo Bahá'u'lláh skribis Siajn konatajn leterojn  al la sultano de Turkujo, al multaj el la kronitoj de Eŭropo, al la Papo, kaj al la persa ŝaho. Poste, en Sia Kitáb-i-Aqdas, (7) Li skribis al aliaj suverenoj, al la regantoj kaj Prezidentoj de Ameriko, al la ĉefoj de religioj ĝenerale kaj al la tuta homaro. Al ĉiuj, Li anoncis Sian mision kaj alvokis ke ili streĉu siajn energiojn por starigi veran religion, justan regadon kaj internacian pacon. En Sia letero al la ŝaho Li pledis potence la aferon de la persekutataj babanoj kaj postulis ke oni starigu Lin vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tiuj kiuj instigis ties persekutadon. Ne necesas diri, ke oni ne konsentis plenumi tiun ĉi postulon. Badí, tiu juna kaj sindonema bahaano kiu transdonis la leteron de Bahá'u'lláh, estis kaptita kaj martirigita per teruraj torturoj, brulruĝajn brikojn oni premegis sur lian karnon !

En tiu sama letero Bahá'u'lláh prezentas plej kortuŝan priskribon de Siaj propraj suferoj kaj sopiroj :

Ho Reĝo, mi vidis sur la vojo de Dio tion  kion nenies okulo vidis kaj nenies orelo aŭdis. Amikoj malkonfesis min ; malfaciliĝis miaj kondiĉoj; la lageto de sekureco sekiĝis ; la ebenaĵo de facileco brulflaviĝis. Kiom multaj malfeliĉoj venis, kaj kiom multaj venos ankoraŭ ! Mi paŝas antaŭen al la Potenca, al la Favora, dum malantaŭ mi rampas serpento. Miaj okuloj pluvigas larmojn ĝis mia lito malsekiĝas, sed ne pro mi mem estas mia malĝojo. Je Dio, mia kapo sopiras lancojn pro la amo al sia Sinjoro, kaj neniam mi pasas preter arbo sen tio ke la koro vokas al ĝi, "Ho ke vi estu forhakita en mia nomo kaj mia korpo krucumita sur vi en la vojo de mia Eternulo !" Ja, ĉar mi vidas la homojn devojiĝantajn en sia ebrieco, kaj ili ne scias tion : ili glorigis siajn voluptodezirojn, kaj flankenigis sian Dion, kvazaŭ konsiderante la Ordonon de Dio mokindaĵo, amuzobjekto, kaj ludilo ; kaj ili pensas ke ili agas bone, kaj ke ili estas rifuĝintaj en citadelon de sendanĝereco. La afero ne tiel staras kiel ili supozas; morgaŭ ili ekvidos tion kion ili neas (hodiaŭ).

Ni estas translokotaj el tiu ĉi plej malproksima ekzilejo, Adrianopolo, en la malliberejon de Akreo. Kaj, laŭ tio kion oni diras, ĝi estas certe la plej dezerta el la urboj de la mondo, la plej malbela en sia aspekto, la plej malaminda pro sia klimato, kaj la plej malpura pri akvo ; ĝi estas kvazaŭ ĉefurbo de strigoj ; nenio estas tie aŭdebla krom la sonoj de ilia kriado. Kaj en tiu loko oni intencas malliberigi la servanton, fermi antaŭ niaj vizaĝoj la pordojn de indulgo kaj forpreni de ni la bonaĵojn de la enmonda vivo por la resto de niaj tagoj. Je Dio, kvankam laciĝo senfortigus min, kaj malsato pereigus min, kvankam mia kuŝejo estus farita el malmola roko kaj bestoj el dezerto estus miaj kunuloj, mi ne ektremos, sed paciencos, kiel paciencas firmuloj kaj konstantuloj, en la potenco de Dio, la Reĝo de Praekzisto, la Kreinto de la nacioj ; kaj en ĉiaj kondiĉoj mi diras dankon al Dio. Kaj ni esperas pro Lia Favoreco (glorata estas Li) … ke Li ŝanĝos la vizaĝojn de (ĉiuj homoj) sinceraj al Si Mem, la Potenca, la Malavara. Vere Li respondas al tiu kiu preĝas al Li, kaj estas proksima al tiuj kiuj vokas al Li. Kaj ni petas Lin ke tiun ĉi senluman malbonsorton Li faru ŝildo por la korpoj de Siaj sanktuloj, kaj defendu ilin tiamaniere de akraj glavoj kaj penetraj klingoj. Tra suferoj lumas Lia lumo kaj senĉese brilas Lia gloro ; tio ĉi estis Lia metodo en la estintaj jarcentoj kaj pasintaj tempoj. 
- A Traveller's Narrative (Episode of the Báb), pp. 145-147 (Rakonto de Vojaĝanto-Epizodo pri Báb).

 

Leteroj al la Reĝoj 

bottom of page