top of page

Kiam Báb deklaris Sian mision en 1844, Bahá'u'lláh, estanta tiam en la dudek sepa jaro de la vivo, kuraĝe aliĝis al la nova Kredo, kaj baldaŭ iĝis konata kiel unu el ĝiaj plej potencaj kaj sentimaj disvastigantoj.

Li estis jam dufoje malliberigita pro la Kredo, kaj unu fojon suferis la torturon de bastonado, kiam en aŭgusto 1852, okazis afero kiu rezultigis terurajn sekvojn por la babanoj. Unu el la sekvantoj de Báb, junulo nomita Sádiq, estis tiel kortuŝita pro la martiriĝo de sia amata Majstro, kiun li vidis propraokule, ke tio malordigis lian menson, kaj, venĝe, li ekembuskis kontraŭ la ŝaho kaj ekpafis al li per pistolo. Anstataŭ uzi kuglon, tamen, li ŝarĝis sian armilon per kugletaĵo, kaj kvankam kelkaj plumberoj trafis la ŝahon, ili faris al li nenian seriozan difekton. La junulo detiris la ŝahon de sur la ĉevalo, sed li estis tuj kaptita de akompanantoj de lia moŝto kaj ĉi-loke mortigita. La tuta babanaro estis maljuste tenita priresponda pri tiu ĉi faro, kaj sekvis teruraj masakroj. Okdek el ili estis tuj mortigitaj en Teherano en plej kruelaj torturoj. Multaj aliaj estis malliberigitaj ; inter tiuj ankaŭ Bahá'u'lláh. Li poste skribis :

Je la justeco de Dio ! Ni havis nenion  komunan kun tiu abomeninda faro, kaj Nia senkulpeco estis nedisputeble pruvita antaŭ la tribunaloj. Malgraŭ tio, oni arestis Nin, kaj el Nijavarano, kiu estis tiam la reĝa restejo, kondukis Nin, katenigita, kun nuda kapo kaj nudaj piedoj en la subteran malliberejon en Teherano. Bruta gardanto, kiu Nin akompanis surĉevale, ekprenis la ĉapelon de sur Nia kapo, dum multaj ekzekutistoj kaj gardistoj pelis Nin antaŭen kun granda rapideco. Oni fermis Nin dum kvar monatoj en loko abomena preter kompreno. Efektive, malluma kaj malvasta ĉelo estus multe pli preferebla ol la subtereja loko, kie estis enkarcerigitaj tiu ĉi Persekutato kaj Liaj kunsuferantoj. Je Nia alveno, oni kondukis Nin tra malluma koridoro, kaj de tie Ni malsupreniris tri krutajn ŝtuparojn ĝis la subteraĵo destinita por Ni. Tiu ĉi loko estis peĉe malluma, kaj Niaj kunmalliberuloj nombris preskaŭ cent kvindek ; ŝtelistoj, murdistoj kaj vojrabistoj. Kvankam tiom homplena, ĝi tamen havis nenian elirejon krom la koridoro tra kiu Ni eniris. Nenia plumo kapablas priskribi tiun lokon, nek la lango ĝian putran malbonodoron konigi. La plej multaj el la viroj havis nek veston nek kuŝaĵon. Nur Dio scias kio okazis al Ni en tiu odoraĉa kaj fia loko !

Tage kaj nokte, en tiu subtera malliberejo, Ni meditis pri la faroj, la stato, kaj la konduto de la babanoj, scivolante kio povintus igi popolon tiel grandanima, tiel nobla, kaj tiel inteligenta, fari tiel malrespektan kaj insultegan atencon kontraŭ la vivo de la reganto. Tiu ĉi Persekutato tuj decidis ke, post Sia liberiĝo, Li eklaboros kun plej granda peno, por regeneradi tiun ĉi popolon.

Unu nokton, en sonĝo, la jenaj glorigaj vortoj aŭdiĝis ĉiuflanke : "Vere, Ni igos Vin Triumfa per Vi Mem kaj per Via Plumo. Ne malĝoju pri tio kio okazis al Vi, nek timu, ĉar Vi estas sekura. Baldaŭ Dio aperigos la trezorojn de la tero - homojn kiuj donos al Vi venkon per Vi Mem kaj per Via Nomo, per kiu Dio revivigis la korojn de tiuj kiuj rekonis Lin. - Epistle to the Son of the Wolf, pp. 20-21 (Epistolo al Filo de Lupo).

Malliberigita kiel babano

bottom of page