top of page

 

Estas grave havi klaran ideon pri la profeteco de Bahá'u'lláh. Liajn vortojn, simile al tiuj de aliaj "Malkaŝantoj", oni povas dividi en du klasoj : en unu Li skribas kaj parolas simple kiel homo ŝarĝita de Dio per misio al Siaj kunhomoj, kaj en la alia Liaj paroloj prezentas sin kiel senperaj vortoj de Dio Mem.

Li skribas en la Líbro Íqán :

Ni jam en la antaŭaj paĝoj difinis du rangojn al ĉiuj la Lumoj leviĝantaj el la Tagiĝo de eterna sankteco. Unu estas la rango de esenca unueco, kiun Ni jam klarigis. "Ni faras nenian diferencon inter ili." [Korano 2:137] La alia rango estas tiu de diferenceco, kaj rilatas al la mondo de kreiteco kaj ties limigoj. Tiurilate, ĉiu Malkaŝanto de Dio havas apartan individuecon, definitive indikitan mision, antaŭdestinitan Revelacion, kaj speciale difinitajn limigojn. Ĉiu el ili estas nomita per malsama nomo, karakterizita per speciala kvalito, plenumas definitivan Mision, kaj estas komisiita per nova Revelacio. Kiel Li ja diras : "Tiujn senditojn Ni plialtigis, kelkajn el ili super aliaj, al iuj el ili Alláh parolis kaj iujn Li plialtigis je l'rango. Kaj Ni donis al Jesuo, filo de Maria, signojn evidentajn kaj plifortigis lin per la spirito de sankteco." [Korano 2: 254] …

Sekve, de la vidpunkto de ilia unueco kaj pura apartiĝeco, la atribuoj de pura Alteco, Dieco, Supera Sincereco, kaj Plej Interna Esenco, estis kaj estas aplikeblaj al tiuj Esencoj de esteco, ĉar ĉiuj el ili okupas la tronon de dia Revelacio kaj dia Kaŝiteco. La Revelacio de Dio estas evidentiga per ilia apero, kaj la Perfekteco de Dio estas malkovrita per ilia belo. Tiel estas ke la vortojn de Dio Mem eldiras tiuj ĉi Malkaŝantoj de la dia Esto.

En la dua rango, kiu estas tiu de eminenteco, diferencigo, aparteco, limigadoj kaj de la ĉi-mondaj kondiĉoj kaj ecoj, ili elmontras absolutan servemon, tutan senhavecon kaj plenan humilecon. Kiel Li ja diras : "Mi estas servanto de Dio. Mi estas nur homo kiel vi." …

Se iu el la perfektaj Diosenditoj deklarus : "Mi estas Dio !" tiu ĉi estas vera kaj senduba. Ĉar ripete evidentiĝis ke per ilia Revelacio, iliaj atribuoj kaj nomoj, la Revelacio de Dio, Lia nomo kaj Liaj atribuoj, malkaŝas sin sur la tero. Tiele, Li revelaciis : "Ne vi, sed Alláh mortigis ilin." [Korano 8:18] Kaj ankaŭ Li diris : "Vere tiuj, kiuj ĵuris fidon al vi, nur al Alláh ĵuris fidon." [Korano 48:11] Kaj se iuj el ili dirus : "Mi estas la Diosendito", Li ankaŭ parolas la veron, la senduban veron. Kiel Li diras, "Mahometo ne estas patro al iu ajn el viaj viroj, sed la Sendito de Alláh". Do ĉiuj el ili ja estas Senditoj de tiu ideala Reĝo, tiu neŝanĝebla Esenco. Kaj se ĉiuj el ili proklamus : "Mi estas la Sigelo de la Profetoj", ili ja dirus la veron, preter ia ajn dubo. Ĉar ili estas nur unu persono, unu animo, unu spirito, unu esteco, unu revelacio. Ili ĉiuj estas malkaŝantoj de la "Komenco" kaj de la "Fino", la "Unua" kaj la "Lasta", la "Videbla" kaj la "Kaŝita" - ĉio kio rilatas al Tiu Kiu estas la Plej Interna Spirito de Spiritoj kaj eterna Esenco de Esencoj. Simile se ili dirus : "Ni estas la servantoj de Dio" [Korano  33:41], tio ĉi ankaŭ estas akceptinda kaj evidenta, ĉar ili estas aperintaj kun plej altgrada servemeco, tia servemeco kian neniu kapablas atingi. Do en momentoj kiam tiuj Esencoj de Esto profundiĝis en la marojn de pratempa kaj eterna sankteco, kaj ŝvebis sur la montpintoj de diaj misteroj, ili pretendis ke ilia deklaro estas la Voĉo de dieco, la Voko de Dio Mem. Se la okuloj de interna sagaco malfermiĝus, evidentiĝus ke en tiu ĉi stato ja ili konsideras sin tute forviŝiĝintaj kaj neekzistantaj antaŭ Tiu Kiu estas la Ĉionpenetranto, la Nekoruptebla. Estas kvazaŭ ili konsideras sin kiel tutan neniecon, kaj opinias mencion pri si en tiu Kortego kiel blasfemon. Ĉar la plej eta flustro pri la memo, en tia Kortego, estas evidentiĝo de sintrudo kaj sendependa ekzisto. Al tiuj kiuj atingis tiun Kortegon, tia sugesto estas mem doloriga peko. Kiom multe pli dolorige estus, se io alia estu menciita en ties Ĉeesto, se la koro de homo, ties lango, ties menso, aŭ ties animo, okupiĝus pri iu krom la Amegato, se ties okuloj rigardus alian vizaĝon krom Lia beleco, se ties orelo aŭskultus al alia melodio krom Lia voĉo, kaj se ties piedoj irus alian vojon krom Lia vojo.

Nuntempe la venteto de Dio blovetas, kaj Lia Spirito ĉion penetras. Tia estas la elverŝado de Lia graco ke la plumo silentas kaj la lango mutas.

Per tiu rango, ili pretendas al si la Voĉon de Dieco kaj tiel plu, kaj per sia rango de Senditeco, ili deklaris sin Diosenditoj. Ĉiam ili eldiris tion kio konformus al la bezonoj de la tempo, kaj atribuis ĉiujn tiujn deklarojn al Si, deklaroj kiuj viciĝas de la regno de dia Revelacio ĝis la regno de Kreiteco, kaj de la kampo de Dieco ĝis la kampo de surtera ekzistado. Tial kion ajn ili diras kaj atribuas al si, ne esceptante Diecon, Eternecon, Profetecon, Senditecon, Gardantecon, Apostolecon aŭ Servemecon, estas vera kaj senduba. Sekve, tiuj paroloj kiujn Ni citis por subteni Nian diskuton devas esti atente konsiderataj, por ke la diversaj eldiroj de la Malkaŝantoj de la Nevidato kaj de la Lumoj de Sankteco ĉesu maltrankviligi la animojn kaj perpleksi la mensojn. - Kitáb-i-Íqán, p. 176-181.

Kiam Bahá'u'lláh parolas kiel homo, la rango kiun Li atribuas al Si estas tiu de absoluta humileco, de "neniiĝo en Dio". Tio kio distingas Diosenditon, en Sia homa personeco, disde aliaj homoj estas la pleneco de Sia sindonemo kiel ankaŭ la perfekteco de Siaj povoj. En ĉiuj kondiĉoj Li povas diri, kiel Jesuo en la Getsemana Ĝardeno : "tamen ne la mia, sed via volo fariĝu". Tiel en Sia epistolo al la ŝaho, Bahá'u'lláh diras :

Ho reĝo ! Mi estis homo simila al aliaj, dormanta sur mia kuŝloko, kiam jen, la ventetoj de la Plej Glora pasis super Mi, kaj instruis al Mi la scion pri ĉio kio estas. Tio ĉi ne estas de Mi, sed de Tiu Kiu estas Potenca kaj Ĉionscia. Kaj Li ordonis al Mi proklamadi inter la tero kaj la ĉielo, kaj pro tio ĉi okazis al Mi tio kio plenigas per larmoj la okulojn de ĉiuj prudentuloj. La sciencojn kiujn homoj posedas mi ne studis, nek Mi eniris iliajn lernejojn. … Mi estas nur folio kiun ekmovis la ventetoj de la Volo de via Eternulo, la Ĉionpotenca, la Laŭdegata. Ĉu Mi povas resti senmova kiam ŝtormaj ventegoj blovadas ? Ne, je la Eternulo de ĉiuj Nomoj kaj Atribuoj ! Ili puŝas Min laŭinkline. La forpasema similas al nenio antaŭ la Eternulo. Lia decidiga ordono venis, igis Min paroli je Lia Gloro meze de ĉiuj popoloj. Vere Mi estis nur kiel senvivulo kiam venis Lia ordono. La mano de via Eternulo, la Favora, la Kompatema, aliigis Min. Ĉu iu povas paroli propranome tion por kio ĉiuj homoj, kaj altaj kaj malaltaj, persekutos lin ? Ne, per Tiu Kiu instruis al la plumo la eternajn misterojn, krom tiu kiu estas fortigita de la Ĉiopova kaj Potenca. - Lawh-i-Sultán (Tablet to the King of Persia), as quoted in The Promised Day is Come, pp. 40-41. (Tabuleto al la Reĝo de Persujo, citita en La Promesita Tago Jam Venis).

Kiel Jesuo lavis la piedojn de Siaj disĉiploj, ankaŭ Bahá'u'lláh kelkfoje kuiris manĝaĵon kaj plenumis aliajn humilajn servojn por Siaj sekvantoj. Li estis servanto de la servantoj, kaj fieris nur per servemeco, kontenta dormante sur nuda planko se estis necese, kaj nutrante Sin per pano kaj akvo, aŭ eĉ, kelkfoje, per tio kion Li nomis "la dia nutraĵo, t.e., malsato !" Lia perfekta humileco estis videbla en Lia profunda respekto al naturo, al homa karaktero, kaj speciale al sanktuloj, profetoj kaj martiroj. Laŭ Li, ĉiuj aferoj, de la plej malgrandaj ĝis la plej grandaj, parolis al Li pri Dio.

Lia homa personeco estis elektita de Dio por iĝi la Diaj Buŝo kaj Plumo. Ne pro Sia propra volo Li akceptis tiun rolon senkompare malfacilan kaj zorgoplenan. Kiel Jesuo diris : "Patro, se povas esti, tiu ĉi pokalo pasu for de mi", ankaŭ Bahá'u'lhih diris : "Se troviĝus alia instruanto aŭ parolanto, Mi ne farus Min celo de mallaŭdoj, moko kaj kalumnioj flanke de la homoj". (Tabuleto Ishráqát.). Sed la Dia voko estis klara kaj deviga kaj Li obeis. La volo de Dio iĝis Lia volo, kaj la deziro de Dio Lia deziro; kaj kun "radianta akceptemo" Li deklaris : "Vere Mi diras : Kio okazas sur la vojo de Dio estas amata de la animo kaj kordeziro. Mortiga veneno sur Lia vojo estas pura mielo, kaj ĉiu turmento malvarmeta kaj refreŝiga akvo". - Epistle to the Son of the Wolf, p. 17. (Epistolo al Filo de Lupo).

En aliaj okazoj, kiel ni menciis, Bahá'u'lláh parolas "el la rango de Dieco". En tiuj ĉi vortoj Lia homa personeco estas tiel komplete subigita ke ĝi tute perdiĝas de la vido. Per Li Dio parolas al Siaj kreaĵoj, proklamante Sian amon al ili, instruante al ili Siajn atribuojn, konigante Sian volon, anoncante Siajn leĝojn por ilia gvidado kaj petante iliajn amon, fidelecon kaj servadon.

En la Skribaĵoj de Bahá'u'lláh, la vortoj ofte ŝanĝas sian karakteron de unu al la alia. Kelkfoje estas evidente homo kiu parolas, kaj tuj poste sen ia rompo la skribaĵo daŭrigas kvazaŭ Dio parolas en la unua persono. Eĉ parolante kiel homo, Bahá'u'lláh parolas tamen kiel sendito de Dio, kiel vivanta ekzemplo de plena sindonemo al la volo de Dio. Lia tuta vivo estas instigita de la Sankta Spirito. Pro tio nenia nefleksebla linio povas esti distingita inter la homa kaj dia elementoj en Liaj vivo kaj instruado. Dio diras al Li:

Diru : "Nenio estas videbla en mia templo krom la Templo de Dio, kaj en mia belo krom Lia Belo, kaj en mia esteco krom Lia Esteco, kaj en mi mem krom Li Mem, kaj en miaj movoj krom Liaj Movoj, kaj en mia akceptemo krom Lia Akceptemo, kaj en mia plumo krom la Plumo de Li, la Karega, la Laŭdegata."

Diru : "Nenio estis en mia animo krom la Vero, kaj en mi mem nenio estis videbla krom Dio." 
- Súratu'l-Haykal.

Lia Profeteco

bottom of page